Kadre de la Jubilea Jaro “Pilgrimado en la lumo de la espero”, IKUE aljuĝis la trian premion al Alessandro Ramberti por la poemo Absolute pura atento estas preĝo. (Simone Weil) kaj la duan premion por la poemo Paŝtistoj, kadre de la Konkurso “Paŝoj de espero: survoje al Kristnasko”.
Absolute pura atento estas preĝo. (Simone Weil)
Mi ne volas nomi la vorton
ĉar senutile estus ĝin prononci
nur homeco sufiĉus
provi meti sin en la ŝuojn de iu alia
gliti per nia rigardo sur la doloron
preĝi ke la koroj de la potenculoj
ne enradikiĝu por detrui
konsiderante homojn kiel objektojn
siajn afekotojn kiel obstaklon al dominado
bazita sur teruro kaj timo
certe ekzistas kelkaj justuloj en la mondo
kiuj ĉiutage konstruas
ofte sekrete kaj nekonscie
la reton kiu ne igas ĉion kolapsi
sed vi kaj mi ankaŭ povas doni
al la grandegaj vundoj de maljusteco
tiun varman kaj konscian atenton
por kiu ĉiu penso fariĝas gesto
kaj manoj kreskas kiam ili helpas.
Paŝtistoj
Ni aŭdas la susuron de voĉoj
malfermiĝantaj per malgrandaj manoj
niajn brustojn dum ni gardas
tiel ni plilongigas niajn paŝojn
al la naskiĝvilaĝo –
la zumo de pensoj ŝajnas kvietiĝi.
Ni estas pilgrimantaj vivoj
kun niaj rakontoj sur niaj ŝultroj
kaj ni demandas nin: ĉu la homa koro ŝanĝiĝos
tra la jarcentoj?
Kiu povas mezuri la spiron de Dio?
Ĉu kripo povas enhavi ĝin?
La ĝojo de la anĝelo
nun estas nia
spiranta antaŭ ni
la lumo de la Mesio
humila kaj proksima
al tiuj, kiuj lasas sin esti amataj.


Nessun commento:
Posta un commento